FTSE 100

FTSE 100
FTSE 100 Index
akcioindico vd
Dum 3-a de januaro 1984 - nekonata/nuntempe
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
ISIN-kodo GB0001383545
Partoprenanta Royal Dutch ShellAstraZeneca vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La indekso FTSE 100 (angla karesnomo footsie [fuci]) estas borsa indekso de la 100 plej forte kapitalizitaj kompanioj, listigitaj en la Londona borso. La indekso ekis la 3-an de januaro 1984 kun baza valornivelo de 1000; la plej alta valoro estis 6950,6, atingita la 30-an de decembro 1999.

FTSE estas la mallongigo de la 'Financial Times Stock Exchange'. La indekso estas prizorgita fare de la FTSE Group, nun sendependa kompanio, origine komuna enterpreno de la gazeto Financial Times kaj la Reĝa Borso de Londono (London Stock Exchange).

La 100 kompanioj de FTSE 100 reprezentas ĉ. 80% de la merkata kapitala forto el la tuta Londona borso.



© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search